Bockscar

Bockscar en Dayton antaŭ esti enfermita. Por la misio de Nagasako, ĝi flugis sen nazarto, kaj kun vostobildo triangula N, anstataŭŭ la encirkla sago montrita tie.
Bockscar kun provizora triangula N vostomarko, la 9an de aŭgusto 1945, la tagon de sia atombomba misio.

Bockscar, foje nomata Bock's Car, estas la nomo de bombaviadilo de la Usona Aerarmeo B-29 kiu faligis la atombombon Fat Man super la urbo Nagasako, Japanio, dum la Dua mondmilito en la dua – kaj lasta – atombomba atako en la historio. Ĝi estis unu el 15 Silverplate B-29-oj uzitaj de la 509a, Bockscar estis konstruita en la aviadila fabriko de Glenn L. Martin en Bellevue, Nebrasko, en tio kio estas nun Aerbazo Offutt, kaj liverita al la Usona Aeaermeo la 19an de marto 1945. Ĝi estis atribuita al la 393a Bombardoskvadro, 509a Kompongrupo en la Aerbazo Wendover, Utaho, en aprilo.

Bockscar estis uzita en 13 misioj por trejnado kaj praktiko el Tiniano, kaj tri batalaj misioj en kiuj ĝi faligis kukurbobombojn sur industriaj celoj en Japanio. La 9an de aŭgusto 1945, Bockscar, pilotita de la komandanto de la 393a Bombardoskvadro, Majoro Charles W. Sweeney, faligis atombombon Fat Man kun eksplodopovo ekvivalenta al 21 kilotunoj de TNT super la urbo Nagasako. Ĉirkaŭŭŭ 44% el la urbo estis detruita; 35 000 personoj estis mortigitaj kaj 60 000 vunditaj.

Post la milito, Bockscar revenis al Usono en novembro 1945. En septembro 1946, ĝi estis donita al la Nacia Muzeo de Usona Aerforto en la Aerbazo Wright-Patterson, Ohio. La aviadilo venis al la Muzeo la 26an de septembro 1961, kaj oni restaŭris ĝiajn originajn markojn (ĉar ĝi estis ricevinta aldonajn "artaĵojn" post la misio).[1] Bockscar estas nun en permanenta montro en la National Museum of the United States Air Force, Dayton, Ohio, apud kopio de Fat Man.

  1. Oficiala foto de USAAF datita de 11a de aŭgusto 1945, du tagojn post la misio montras la aviadilon sen tiu nazarto. Vidu "foton". National Museum of the US Air Force. Alirita la 17an de februaro 2019. "Boeing B-29 Superfortress".

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy